Li Tai Po
SOLA SUR KING-TING-MONTO


Birdar' forflugis alten kun flugila sving',
Foriris fiola nub' de l' ĉielbluo.
Interrigardas mi kaj monto de King-Ting.
Senfrate solas ni, sed sen enuo.