János Vajda
SOLECO

Se pri la penoj kaj doloroj temas,
Kaj amasiĝas ĝemo kaj lament',
Pri la doloro propra ĉiu ĝemas,
Ke en la mond' plej ŝiras ĉi turment'.

Aŭskultas mi la multan plendparolon,
Sed mian plendon — mi primutas ĝin,
Mi serĉas solon, la senfinan solon,
Nur tie, tie mi elŝutas ĝin.

En la arbar' plej densa kaj plej nigra,
Kie ekdormas vent' sur arbfoli',
Kaj kvazaŭ haltas vivo, tempo migra,
Mi surgenue flustras: »Mia Di',

Ĉu en la mond' ne estas do perfekto!
En kreo mankas senriproĉa pec'.
Se ĉio fina kriplas pro difekto,
Perfekta estas do la senfinec'?

Vi supre, sur la ora nubo tronas,
Vi kreas, ŝanĝas, murdas per komand',
Baraktas aĉe, kiujn vi ordonas,
Ĉu do kontentas vi, la Ordonant'?«

Malhel' mistera sur ĉiel' eksidis,
Trakuris ombro sur la firmament',
Kaj kvazaŭ froste, morte ekrigidis
L' aer' senmova; premis la silent'.

Kaj jen, nun kvazaŭ ekparolis Dio,
Kaj sonis granda kaj profunda ĝem':
»Al mi similas en la mond' nenio:
Mi estas ĉiam sola, en mi mem.«