John Keats
SOMERA MATENO

Mi piedpinte staris sur monteto.
L' aero freŝis, plenis la kvieto,
Ke l' ĉarmaj branĉoj, kiuj kun fiero
Modesta klinis arke al la tero
Delikatpintajn tigojn rarfoliajn.
Ne perdis stelajn diademojn siajn
Ploritajn de l' aŭroro; kiel lano
De ĵustondita greg' post freŝa bano,
La nuboj pure blankis, dolĉe tiris
Sin tra la bluaj ĉielkampoj; iris
Bruet' senbrua tra l' folioj treme:
Ĝin la Silento naskis sopirĝeme.
Sed eĉ plej eta movo ne ektuŝis
La ombrojn, kiuj tra l' verdaĵoj kuŝis.