Konstantin Veliĉkov
SONETO

Mi estas fil' mizera de l' jarcento,
Pro l' senkredeco ankaŭ mi suferas,
Vidante krucon, ĝin sen ia sento,
Kiel malgravan signon mi preteras.

Sed se rigardon tra l' preĝej' mi ĵetas,
Kaj homojn vidas mi kun grizaj haroj,
Patrinojn, kiuj eble konsol-petas
Pri l' filoj, kiuj kuŝas en tombaroj,

Rigardas Kriston mi kun kora pio,
Mi sentas, ke al sankta lok' mi venas,
El brust' leviĝas ĝema plendo-krio.

Kaj en la kor' silente mi malbenas
La saĝajn homojn, kies granda scio
Malkaŝis al mi, ke l' ĉiel' malplenas.