Venu al la font' arbara, Kiu vibras sur sablaĵ', Kies fluon kliniĝinte Ŝirmas la branĉar' per kaŝ'. Alrapidu brak-etende, Ĵetu vin al mia sin', La vualo, reĵetate, De l' vizaĝo levu sin. Sidos vi en mia sino, Solaj, solaj, vi kaj mi, Al harar' en dolĉa tremo Falos floroj de tili'. Blanka frunt' sub haroj brilaj Klinu sin al mia brak', Al la raba buŝo donu Dolĉajn lipojn por atak'. Sonĝos ni feliĉan sonĝon, Lulos nin en rava sent' Kanto de soleca fonto, Kanto de karesa vent'. En arbara harmonio Dormu zorgoj kaj dolor', Kaj desupre, de l' tilio, Falu sur nin flor' post flor'. |