Walter von der Vogelweide
SUB LA TILIO

Sub la tilio
La lokon, kie
Mi sidis kun la kortrezor':
Vi trovos per tio,
Ke estas tie
Rompitaj nun la herb', la flor'
Ĉe l' arharo, en la val',
Tralala hej!
Dolĉe kantis najtingal'.

Mi alrapidis
Tra l' kamp' junia,
Li jam atendis tie min,
Akcepte alridis;
Lin vidi: kia
Feliĉo, ho Ĉielvirin'!
Ĉu li kisis? Horon! Pli!
Tralala hej!
Eĉ nun brulas buŝ' al mi.

Ni metis lerte
El fasko flora
Kuŝejon kun ŝeroema ĝoj'.
Rigardos ĝin certe
Kun rid' elkora,
Kiu trairos sur la voj':
Vidos sur la flor-kanap',
Tralala hej!
Kie kuŝis mia kap'.

Se scius iu,
Ke li ĉerestis
Longe, mi svenus pro l' hontem'.
Neniu ja sciu,
Kion ni estis
Farantaj, krom li, kaj mi mem,
Kaj krom eta kantbirdet'.
Tralala hej!
Ĝi silentos pri l' sekret'.