Endre Ady
SUR LA ĈARO DE ELIO

Forportas la Sinjor', kiel Elion,
Kiujn tre batas kaj tre amas li,
Rapidajn, ardajn korojn li donacas
Al ili: veturilojn de Eli'.

Ĉielen kuras la popol' Elia.
Kie etemas frosta vintra bril',
Sur glacipintoj de la Himalajoj
Neĝpolvon plugas fajroveturil'.

Peladas ilin inter Ter', ĉielo
La sorta vent', sen hejmo kaj sen ĝoj'.
Kuregas al malicaj frostaj Beloj
La fajroveturila flugo-voj'.

Ilia koro ardas, cerb' glacias,
Suprenridegas al ili la Ter'.
La glacivojojn kompate plenŝutas
La sun' per frosta diamantpolver'.