Adam Mickiewicz
ŜIPVETURO

Ekmuĝas mar', flugsvarmas la marfantomoj ride, —
Hej, knaboj, al laboro! Ŝipan' ekgrimpas, pendas
En nevidebla reto, kaj kiel ŝtelatendas
Retvibron araneo, li streĉas sin rigide.

Vent', vent'! La ŝip' indignas. Eskapas ĝi senbride,
Subsaltas en ŝaŭmkirlon, la nukon lev-etendas,
Tretinte ondojn, flugas, per frunt' la nubojn fendas,
Flugiloj ĝiaj ŝvelas en ventoblov' avide.

Mia spirit' kun masto flugdancas tra l' ŝaŭmbolo,
Kaj mia fantazio, kiel la veloj ŝvelas,
Kun ŝipanar' jubila kunkrias mi sen volo.

Al ŝipo-brust' mi falas manleve, ho, ĝin pelas
Nun kvazaŭ mia koro por pli rapida flirto!
Nun konas mi la sorĉan facilon: esti birdo!