Sándor Petőfi
VANIĜINTA PLANO

Alhejme, dum la tuta voj'
Mi dronis en medit':
Kiel saluti panjon en
Momento de l' revid'?

Kion plej belan diru mi
Por la unua foj',
Se l' brakojn, kiuj lulis min,
Etendos ŝi kun ĝoj'.

Tra mia kapo kuris jam
Belegaj pensoj mil.
Dum halti ŝajnis tempo, sed
Rapidis veturil'.

Enpaŝis mi. Alflugis ŝi.
Kaj brak-etendis ŝi.
Surlipe, kiel arbe frukt',
Jen — mute pendis mi.