Adam Mickiewicz
VENTEGO

Ŝiriĝis vel', rompiĝis la direktil'. Tempesto!
Ekveas timo. Ĝemas pumpilo misaŭgura,
Ŝiriĝis el la manoj la lasta stumpo ŝnura,
Sangruĝa sun' subiras, kun ĝi: espera resto.

Venteg' triumfe hurlas, kaj sur la ondo-kresto,
Etaĝe leviĝanta el marĥaos' terura,
Ekiris al la ŝipo la mort', kiel al mura
Ruino la soldato kun sturm-ataka gesto.

Jen, iuj svenas, iuj mantorde ĝemas vorton,
Aŭ adiaŭbrakume sin tenas mortangore
Aŭ preĝas antaŭ morto, por peli for la morton.

Flanksidas pasaĝero, kaj pensas li dolore:
Feliĉa, kiu preĝas, kaj kiu perdas forton,
Kaj kiu havas iun por adiaŭi plore.