Sándor Petőfi
VESPERO

La suno for.
Silenta hor'.
En vento, sub
Pelata nub'
Vagadas nun
La reva lun',
Kiele sur
Ruina mur'
La fantazi'.
Ho, idili'
De l' vesperiĝ'!
Ne urb-feliĉ',
Ĝi estas nur
Vilaĝ-plezur'.
Junul', knabin'
Elŝtelas sin
Al strato, por
Mallaŭta hor'.
Kaj aŭdas ĝin
Kun ĝoja sin'
En arbaret'
Najtingalet',
Kuntrilas ĝi
En harmoni'.
Por resalut',
Jen, sonas flut'
Sub la ĝarden'.
Sur herb-kusen',
Ĉe l' flagra flam'
Ekkuŝis jam
Paŝtisto. Nun
Li ŝalmas kun
Malĝoja ĉarm'.
Dum sonas ŝalm',
La bov', ĉeval',
En rosa val'
Disvagas sur
La herb-velur'.
Sed ŝtele, jen,
Sub la ĝarden'
Ekgrincas nur
La pordo. Kun
Feliĉa gaj'
Eksaltas kaj
Alflugas la
Paŝtisto. Ha!
Ĉi kis', brakum'
En la mallum'!
Ja tien ĉi
Alvenis ŝi
Por ama hor':
Lia trezor'…
Feliĉa par'!
Gaja kampar'!
Ve, ke l' destin'
Fortenas min.