Caius Valerius Catullus
VIRINA VORTO


Diris mia virin', ke nenies edzin' ŝi fariĝus
Krom mia, kvankam mem svatus Jupitro pri ŝi.
Diris ŝi: sed se virin' al amanto sopira parolas,
Skribu la vortojn sur vent', aŭ sur rapida river'.