Paul Verlaine
VIRINO KAJ KATO

Jen, virinet' kaj kat', ludantaj.
Ho, miron vekas ĉi afer':
La blanka man', piedoj blankaj
En ombrojn dronis de l' vesper'.

Ho, krimulino, jen, kaŝataj
Sub nigra ganto, en trankvil'.
La murdaj ungoj, la agataj'
Pli brilaj, tranĉaj, ol razil'.

Retiras, dum sukera flato
La akrajn ungojn ankaŭ l' kato,
Sed viglas la diabl-insid'.

Tra l' ĉambro, kie ĵus sonore
Ŝi trilis per aera rid',
Kvar punktoj brilas nun fosfore.