LA FABLOJ

ANTAŬPAROLO

Phaedrus
La materialon aŭtoritan de Ezop'
ornamis mi per versotaktoj laŭ sesop'.
Duobla estas de ĉi libro la donac':
Ĝi vin ridigas, kaj ĝi al vi por sagac'
kaj por prudenta vivo estas konsilant'.
Se tamen iu min ĉikanus per akuz',
ke ne nur besto parolas en ĝi, sed eĉ plant',
pripensu: Ni per fabloj ŝercas por amuz'.