25.
AZENA HUFBATO

La reĝo de la bestoj inerte sin etendis,
maljuna kaj malforta, la morton li atendis.
Alkuris tiam apro ŝaŭmbuŝa, kolerblova,
kaj per dentego, venĝe por ia kulp' malnova,
lin tranĉis. Venis taŭro, kornpikis sur li vundon.
Kaj ankaŭ la azeno aliris timflankume,
ekbleke vidis, ke la aĝulon jam senpune
insulti oni povas, hufbatis lian frunton.
Nun ĝemis la leono: "Ho, estas ega honto
eĉ la ofendon de la fortuloj jene elporti,
sed ke de vi mi devas, mokaĵo de la mondo,
toleri la mistrakton, estas duoble morti."