59.
AZENA RUZO

Salon la azeno portis. Ĝia marŝo
estis malfacila pro la peza ŝarĝo.
Ĝi surborde stumblis, kaj, perdinte teron
el sub la piedoj, falis en riveron.

Kiam el la akvo rampis ĝi al seko,
ĝi rimarkis ĝoje, kun jubila bleko,
ke la ŝarĝo, kiu ĵus terure pezis
(ĉar la sal' solviĝis) premi preskaŭ ĉesis.

kiam ĝi ŝarĝite iris samavoje,
saltis ĝi en akvon de l' river' kompleza,
kiu ĝian ŝarĝon faras malpli peza.

Ve, sed nun ne salon portis ĝi surkorpe,
spongo ĝin nun ŝarĝis, kiu akvosorbe
ŝvelis tiel peza, ke la ruz-rezona
besto sinkis sur la fundon, mortis drona.

Ofte tre sagaca ŝajnas la taktiko,
kaj rezulte tamen havas ni malŝancon,
ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon,
kiel ĉi azeno sen dialektiko.