62.
EL SAMA BUŜO

La faŭn', la homo, vojkompanoj,
en vintro vage iris.
Ekfrostis al la hom' la manoj,
kaj li en ilin spiris.

"Sed kial tio, homamiko?"
la faŭno nun scivolis.
"Nu, kial? Do por revarmigo"
la homo reparolis.

Ili ripozis en kampdomo,
ricevis eĉ manĝadon.
La sup' tro varmis, kaj la homo
ekblovis sur la pladon.

"Ej! kial tio, homamiko?"
la faŭn' demande miris.
"Nu, kial? Do por malvarmigo."
Sed nun la faŭno diris:

"Amikoj esti ni ne povas,
mi perdis al vi fidon,
kiu el sama buŝo blovas
la varmon kaj la fridon."