EZOPO

Ezopo! ĉu li estis, aŭ ne estis?
Oni rakontas ... oni ... svaga oni ...
Li, tamen, eĉ se li ne vivis, vivas.
Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis.

Oni rakontas, ke li, Friga sklavo,
estis platnaza, nanstatura, lama,
ŝvelventra knabo, kaj krom tio, muta.
Lin lia mastro, ne povante uzi
alie, sendis al laboro kampa.
Malbelon lian mokis la kunuloj,
mutecon lian ofte elprofitis.
Ekzemple, kiam ili ŝtelis figojn
de sia mastro, ili lin pri l'ŝtelo
akuzis, kiu, muta, sin ekskuzi
ne povos, ili kredis. Sed Ezopo
tuj trinkis varman akvon, premis al si
la langon, vomis, signis al la mastro,
ke ĉiujn li devigu fari same,
kaj la ŝtelintoj veraj malkovriĝis.
Li do sin savis, sed kunuloj liaj
koleris lin pro tio, kaj senĉese
lin kalumniis antaŭ l' mastro. Foje
en la arbara denso li renkontis
vojerarintajn Artemis-pastrinojn,
al ili montris la direkton ĝustan,
kaj tial dum la dormo li akiris
parolan povon, eĉ ne ordinaran.
Tamen, li foje kontraŭ kalumnio
ne povis sin defendi, kaj la mastro
lin vendis. Lia nova mastro volis
okupi lin per varto de l' infanoj,
sed hejme la malbelan sklavo-knabon
akceptis tiel granda konsterniĝo,
ke post nelonge ankaŭ li lin portis
al la foiro, kien li ekiris
kun karavano granda. Ĉe l' ekiro
oni permesis al la febla knabo,
elekti inter la portotaj ŝarĝoj,
kaj li, je ĉies miro, prenis sur sin
la pleje pezan ŝarĝon: la pan-korbon.
Li preskaŭ falis sub ĝi, sed post ĉiu
manĝado malpliiĝis ties pezo,
kaj vesperiĝe li jam portis korbon
malplenan. Kiam ili venis al la
foiro, tie pri li ekmarĉandis
Samosa filozofo, Xanthos. Ridis
disĉiploj liaj pri Ezop' komence,
sed aŭskultinte liajn saĝajn vortojn,
ili mem donis monon al la majstro,
ke li aĉetu la sagacan sklavon.
Xanthos donacis sian sklavon novan
al sia juna, bela kaj flirtama
edzino, sed ĉi tiu tre indignis,
ĉar ŝi atendis belan sklav-junulon.
Neniam, vere, la milito ĉesis
inter Ezopo kaj la majstredzino.

Oni rakontas, ke la saĝa sklavo
la filozof-retoron servis tre
utile, tiris lin el malfacilaj
situacioj. Tiam ĉiufoje
promesis tiu al li liberigon,
sed ĝin neniam faris, kaj pro tio
ofte la sprita sklavo la pezkapan
retoron ĉikanetis, por ekzemplo,
instruis lin ordoni ekzaktvorte:
La filozofo petis de li lenton
por manĝo, kaj li kuiris unu grajnon.
Sed iufoje per malica ŝerco
li kaŭzis malfeliĉon. Iun tagon
la filozofo sendis de festeno
frandaĵon per li hejmen, kun la vortoj:
"Delikataĵ' al la plej delikata."
Kaj li al la hundeto tiun donis.
Indignis la edzino tiel ege,
ke ŝi ne volis scii plu pri l' majstro.
Ĉi tiu malespere riproĉegis
Ezopon, kiu lin respondis jene:
"Mi agis ja precize laŭ ordono:
Plej delikata en la domo estas
al vi la hundo. Ĝi ja kuras ĉiam
ĝojege antaŭ vin, se vi alvenas,
donacon ne atendas, nek kutimas
aranĝi al vi malagrablajn scenojn,
kaj kiel ajn rigore vi ĝin traktas
ne volas tuj forlasi vian domon."
Sed tiu pika vero la virinon
ne povis teni hejme, ŝi foriris
al sia patro, kaj ŝin revenigis
nek flatoj, nek donacoj, nek promesoj.
Ezopo vidis, kiel malesperas
la filozofo, kaj promesis al li
reporti la virinon. Li eliris
al la foiro, faris aĉetadojn
por granda festenmanĝo, kaj famigis,
ke Xanthos, forlasita de l'edzino,
intencas reedziĝi. Nu, post tio
rapide la edzino hejmenvenis.

Oni rakontas, ke la filozofo
Ezopon petis fari tian manĝon,
kiu okazon donos ĉe festeno
mediti pri l'afero plej utila.
Ezopo, prezentante langon, diris:
      La plej utila estas lango:
      Per ĝi al dioj preĝa danko
      kaj preĝa peto de ni sonas,
      ĝi al la saĝo vortojn donas,
      la veron ni per ĝi rakontas,
      kaj ĉiu ĝojo el ĝi fontas.
Proksiman fojon Xanthos volis manĝon
memorigantan pri la plej nociva.
Ezopo donis langon kun ĉi vortoj:
      La plej nociva estas lango:
      Flatad' al senmerita rango
      per ĝi eksonas, kaj mensogo,
      kaj kalumnio, kaj delogo.
      Ĝi diras falsajn argumentojn,
      subfosas familiojn, gentojn.

Oni rakontas, ke la filozofo
deziris iri foje al banejo,
kaj li Ezopon sendis pririgardi,
ĉu tie ne troviĝas tro da homoj.
Ezopo iris, haltis ĉe la pordo.
Survoje kuŝis ŝtono; per ĝi stumblis
ĉiu venanto, sed ĝin lasis tie.
Postlonge fine iu ĝin flankĵetis.
Ezopo iris hejmen kaj raportis:
En la banejo estas sola homo.

Oni rakontas, ke la filozofo
atendis siajn filozof-amikojn
por festenmanĝo kaj Ezopon ĉe la
pordego li starigis, ordonante,
ke sole filozofojn li enlasu,
por ke ne tedu ilin vulgaruloj.
La filozofoj venis, kaj Ezopo
ofendis ĉiun. Ĉiu ekkoleris,
kaj iris for indigne. Postan tagon
devis ja Xanthos aŭdi la riproĉojn!
Ezopon li malbenis, sed ĉi tiu
respondis, ke li sole filozofon
enlasi rajtis ja, kaj kiu tiel
facile ekkoleras kaj forkuras,
tiu ne povas esti filozofo.

Oni rakontas, ke la filozofo
trezoron trovis helpe de Ezopo,
kaj la duonon estus li devinta
transdoni al la sklavo, sed ne volis
kun li dividi la riĉaĵon grandan,
nek liberigi, malgraŭ la promesoj,
serviston sian nesubstitueblan,
eĉ, ke ne povu tiu la sekreton
elklaĉi, li lin fermis en karceron.

Sed iun festan tagon, kiam svarmis
la Samosanoj en la urb-agoro,
ĵetiĝis granda aglo el la alto,
kaptis la blazonringon de la urbo,
faligis ĝin subite en la sinon
de sklavo, poste fulme ĝi forflugis.
Mesaĝo dia! kriis la popolo.
Sed kiu ĝin deĉifros? Nur la fama,
la saĝa Xanthos povas ilin helpi.
Xanthos, en ega embaraso, petis
pri tempo de medito, sidis hejme
malsate kaj soife, malespere:
En danĝerego estis lia tuta
reputacio, kaj li eĉ konjekton
ne havis pri l'signifo de la sceno.
Ho, jen Ezopo! Tiu helpos certe!
Jes, sed Ezopo volis liberiĝi.
Li solvos ja li diris la aŭguron,
sed nur, se ĝin li povas mem rakonti
en la agoro al la Samosanoj.
"Vidu li diris vi el tio havos
ja nur profiton: Saĝa sklavo estas
fiero de la mastro, kaj la solvon
ja portos vi, eĉ se per mi. Pripensu,
ĉar male mi ne solvos la misteron."
Xanthos kunvokis la konsilantaron
kaj la popolon. Kiam la malbelan
hometon li kondukis antaŭ ilin,
murmur' de granda seniluziiĝo
eksonis, kaj eĉ mokoj. Sed Ezopo
defendis sin per noble dignaj vortoj
kontraŭ la tro subita opinio:
"Popolo de Samos'! Do ne rigardu
la kruĉon, sed prijuĝu la enhavon!
La pura kor', la belo de l'animo,
devigas je respekto ankaŭ diojn.
Ne malhonoru min, ĉar mi naskiĝis
kun tia malfeliĉa eksteraĵo."
Nun iu korifeo la amason
admonis, poste li Ezopon petis,
ke li ne ofendiĝu pro la voĉo
de l' senmaturaj, sed li diru, se
li scias ion por la bon' de l'urbo.
Ezopo tiam, enkonduke, diris,
kiom da fojoj li jam sian mastron
subtenis, helpis, savis, kiomfoje
tiu promesis al li liberigon,
sed ju pli multaj estas liaj servoj,
des pli mizera iĝas lia sorto.
Postulis la popolo nun, ke Xanthos
tuj liberigu sian bravan sklavon.
L'urbestro la amason kvietigis,
kaj turnis sin al Xanthos, deklarante:
"Aŭ vi memvole liberigos lin,
aŭ mi, laŭ mia rajto de ofico,
mem faros tion malgraŭ via volo."
La filozofo, kion fari, vole-
nevole liberigis do Ezopon.
Klarigis tiu nun la ĉielsignon:
"La aglo estas birdo-reĝo, sekve
pri reĝo temas, kiu la simbolon
aŭtonomian de la urbo ĵetos
al sklavo, tio estas, jugos
la urbon, prenos de ĝi la liberon."
Post kelkaj tagoj, efektive, venis
senditoj de l'Lidia reĝo Krezo,
postulis submetiĝon kaj tributon.
Timiĝis la popolo kaj jam fidis
nur je Ezopo. Tiu ĉi rifuzis
la submetiĝon per fieraj vortoj:
      "Senditoj, aŭdu, rekta estas la parol'!
      Du vojojn antaŭ si nun havas la popol':
      La unu vojo komenciĝas per sufer',
      finiĝas pace: Estas vojo de l'liber'.
      L'alia ŝajnas tre alloga ĉe l'ekir',
      sed ĝi finiĝas en amaro, kun suspir':
      Ĝi estas vojo de sklaveco kaj servut'.
      Libera ja naskiĝis la Samosa gent',
      libere volas vivi, kaj ne kiel brut',
      do ĉiujn fortojn ĝi kolektos por defend'."

Nun Krezo volis per armeo sia
ataki kontraŭ la spitema urbo,
sed oni lin informis, ke Ezopo
estas la instiganto de l'rezisto,
do li postulis ties elliveron.
Ezopo tiam al la Samosanoj
rakontis fablon pri l' naivaj ŝafoj:

      Militis jam de longa temp'
            la ŝafoj kun lup-hordo;
      la lupoj venkis laŭ kutim'
            havante pli da forto.
      La ŝafa grego fine do
            kun hundoj sin federis,
      kun help' ilia venkis la
            lup-hordon, ĝin forpelis.
      Post kelka tempo lup-sendit'
            aperis ĉe l'ŝaftrupo,
      kaj diris: "Kial la batal'?
            La ŝafo kaj la lupo
      ja povas vivi kune, en
            konkordo, pac-anime,
      kaj ve, ni tamen, sen sekur',
            eterne tremas time.
      Ni, lupoj, estas bona gent',
            la pacon ni plej amas,
      vi, ŝafoj, sur la tuta ter'
            pri via mildo famas.
      La hundoj tiuj ja sen ĉes'
            kverelas kaj intrigas,
      en pac' eterna vivos ni,
            se tiujn vi forigas."
      La belajn vortojn kredis la
            ŝafaro, kaj naive
      la hundojn ili sendis for.
            Atendis venĝsoife
      la lupoj, tiujn sur la kamp'
            atakis kaj masakris.
      La ŝafojn rabi ilin nun
            nenio jam obstaklis.

La Samosanoj lin ne elliveras,
sed nun li volas mem al Krezo iri
kun la senditoj. Kiam oni lin
kondukas antaŭ la potencan reĝon,
tiu tre surpriziĝas: Li atendis
ian imponan popol-oratoron,
kaj venas kripla, nanstatura sklavo.
Ezopo diras, ke li propravole
alvenis, petas Krezon pri indulgo.
Li estas ja nur muzikanta grilo,
neniun kaj nenion ofendanta.
Kaj tiam li rakontas jenan fablon:

      Dum akridojn kamparano
      ekstermadis, lia mano
      kaptis grilon, kantisteton,
      kiu ĉirpis al li peton:
      Ho, ne premu min distaŭze,
      vi mortigus min senkaŭze.
      Nek al frukto, nek al spiko
      mi ja faras malutilojn,
      mi nur frotas por muziko
      la piedojn kaj flugilojn.
      Aŭskultante miajn trilojn,
      gajas vojiranto laca,
      gajos vi kaj viaj filoj,
      lasu min en vivo paca.
      Mi nek vin endomaĝigi
      povas ja, nek mordi, piki,
      nur muziki, nur muziki.

"Jes, reĝo" li daŭrigis "tia estas
mi, la kantisto. Mi la homojn servas,
mian trezoron tutan mi prodigas
al ili donacante. Tia estas
ĉiu kantisto, kiu sian vivon
oferas, kiun tute vane provas
imiti la azenoj, kiun mokas
formikoj, sole por si kolektantaj".
La reĝo lin aŭskultis kun plezuro,
bonvole metis sur lin sian fidon,
kaj tiel li sukcesis do akiri
la pacon por la Samosanoj. Tiuj
akceptis lin per granda triumfmarŝo.

Oni rakontas, ke li poste el la
Samos-insulo iris for, kaj migris
tra multaj urboj kaj tra multaj landoj,
vizitis Babilonon, havis tie
diversajn aventurojn, kaj instruis
per siaj fabloj ĉie la popolojn.
Fine, al Hellas reveninte, trafis
al Delfoj, kaj okazis kolizio
inter li kaj la sanktaj aŭguristoj.
Perdiĝis jam la aktoj de l'proceso
(se estis tiaj) kaj jam ne rakontas
eĉ "oni", kia estis la konflikto,
postrestis sole la sekvanta pledo:

      Ho pastroj, aŭdu! Mi sincere
      respektis vin en temp' iama,
      ĉar Delfoj estas ja tuttere
      konata urbo, kaj bonfama,
      sed, kiam mi alvenis, iom
      mi ŝanĝis mian opinion.
      Kiel, mi diros al vi tion.

      Mi vidis, dum ĉe l'mar' mi vagis,
      ke io naĝas. Mi imagis,
      ke fore, ĉe la horizonto,
      veturas ŝipo sur la ondo.
      Sed kiam portis la ondruloj
      ĝin pli proksimen al l'okuloj,
      jen, mi konstatis, ke ne ŝipo
      ĝi estas, sed nur putra ŝtipo.

La grilo, tamen, povis ankaŭ piki.
Kaj tiajn pikojn ja neniam amis
la potenculoj, povus ja pri tio
paroli ankaŭ Phaedrus, La Fontaine.
L'unuan ia "calamitas" trafis
pro la akuzo de Seianus, kaj
neniam povis ankaŭ La Fontaine
sin igi favorata de l'Sunreĝo,
sed ni ne deflankiĝu de Ezopo.
Li certe sin defendis tre sukcese,
kaj gajnis la proceson. Nun la pastroj,
por ke lin ili povu pereigi,
enŝtelis aĉe inter liajn aĵojn
kalikon el la templo de Apollo,
kaj poste, akuzante lin pri ŝtelo
sakrilegia, juĝis mortkondamnon.
Forkondukate al la ekzekuto,
ankoraŭ provis li per kelkaj fabloj,
kiuj ilustras punon de perforto,
kiel la fablo pri la mus' kaj rano,
aŭ pri la aglo kaj la vulpo, ilin
persvadi je rekono kaj je justo;
eble li diris cignokante ankaŭ
la fablon pri la aglo kaj alaŭdo.
Sed ĉio estis vana. Nun li fablis
lastpinĉe, kun "humuro pendumila":

      Estis kamparano aĝa.
      Li jam manĝis multajn bulbojn
      en la kabanet' vilaĝa,
      sed neniam vidis urbojn,
      do li petis la domanojn:
      "Mi jam manĝis multajn panojn,
      sed ne lasis for ĉi neston,
      donu al mi rajdobeston."
      Nu, azenon li ricevis,
      kiu jam kaduke aĝis,
      sin en ties selon levis,
      al la urbo ekvojaĝis.

      Rajdis sur la lanta besto,
      sed atakis lin tempesto.
      La azeno time prancis,
      la aĝulon ĝi balancis,
      fine levis sin subite
      sur la postajn krurojn, puŝis
      lin en foson. Tie kuŝis
      la povrulo, mortvundite.
      Kaj li veis, jam apenaŭ
      spiretante. "Se almenaŭ
      mi de rajdĉeval' bonrasa
      mortus, aŭ de mul' tenaca,
      kaj ne de azen' nazmuka,
      malkuraĝa kaj kaduka!"

De roka pinto oni lin depuŝis
en la profundon. Frakasite mortis
Ezopo kune kun honoro sia.

Sed baldaŭ ekstermanta pesto plagis
la urbon Delfoj. Kaj ĝi ĉesis nur,
kiam la urbo, kun rimorsa pento,
por repacigi la koleran dion,
sur l'ekzekuta loko de Ezopo
starigis templon kaj memorkolonon.

Tiel Ezopo venkis post la morto.
La kripla korpo dispolviĝis, sed
honoro lia ree brilis pure,
spirito lia lumis, kaj ĝi lumas
ĝis nun, kaj lumos plu, neestingeble.