48.
HERMES KAJ LA LIGNOHAKISTO

Faligis foje hakilon sian lignohakist'
en la riveron, kaj post ĝi kun granda trist'
rigardis sur la bordo. Hermes dum preterir'
ekvidis lin, demandis: "Kial la suspir'?"
Kaj, kun kompato sciiĝinte pri l'afer',
li orhakilon portis al li el la river':
"Ĉu estas via?" "Ho, ne" estis la respond'.
Arĝenthakilon nun li levis el sub ond':
"Ĉu via?" "Ne." Li portis je la tria foj'
la lian. Tiun nia homo kun ega ĝoj'
rekonis, kaj la dion kore dankis li.
Donacis Hermes tiam al li ĉiujn tri.

Feliĉe la homo iris for, kaj ĉe l' renkont'
al la kunuloj gaja estis lia rakont'
pri l'incident' agrabla: La perdo de hakil'
fariĝis por li granda gajno kaj util'.
Unu el la kunuloj, avidega enviul',
sopiris gajnon saman, tial sen skrupul'
li iris al la rivero, en ĝin ĵetis mem
hakilon sian kaj lamentis inter ĝem'.
Nu, ankaŭ lin ekvidis Hermes dum preterir',
kaj same lin demandis: "Kial la suspir'?"
Kaj same, kiam li sciiĝis pri l'afer',
li orhakilon portis al li el la river'!
"Ĉu via?" "Jes!" avide kriis la homaĉ'.
Malaperis dio, hakilo, restis la domaĝ'.