7.
INTER DU MALBONOJ

Buĉisto kaj paŝtisto voje pasis.
Jen, ili ŝafon, kiu bele grasis,
ekvidis vagi sur la kamp' senmastre,
alkuris, kaj tuj ekkverelis draste,
al kiu apartenu la trovito.
Post longa disputado kaj ekscito,
ĉar tiutempe ĉiu best' parolis
ankoraŭ homalingve, ili volis,
ke mem la ŝaf' decidu pri ĉi tio.
Tiu demandis ilin pri l' metio,
kaj, kiam la respondojn ĝi akiris,
al la paŝtisto ĝi ekĝeme diris:
"Nu, mi stariĝas do sur vian flankon,
prefere doni lanon ol la sangon."