35.
JEN RHODOS!

Estis unu atleto. Oni
mokis lin pri lia pigro.
Li foriris, kaj post migro
li revenis fanfaroni.
Li rakontis fierpoze,
kiel brile, grandioze
gloron ĉie li akiris.
"Kaj eĉ" li orgojle diris
"foje en Rhodos mi saltis
alton, kiu tiel altis,
ke l' venkantoj Olimpiaj
estus pri ĝi tre enviaj.
La spektantoj min aplaŭdis,
kaj la tuta urbo laŭdis.
Ho, se iu nun ĉeestus,
al vi tion li atestus."
Kriis tiam ĉeestanto:
"Ne necesas atestanto,
sed, hero',
jen Rhodos, nu, saltu do!"