66.
KURIOZA KULTO

Buston de Hermes havis foje metiist',
al ĝi oferis, al ĝi preĝis kun persist',
sed restis nur malriĉa. Fine, en koler',
li ĝin ekkaptis kaj frapegis al la ter'.
Kaj jen, el la rompita kapo, tra la tru',
abunde ŝutis oron al li la statu'.
La majstro ĝin kolektis, kaj tre miris li.
"Ho Hermes, stranga bub' vi estas," diris li
"vi pagas per ignoro por respekta kult',
kaj per trezoro rekompencas por insult'."