77.
LA AGLO KAJ LA ALAŬDO

Alaŭdon kaptis aglo, kaj je l' indulgpet'
la rabobirdo diris al la kantistet':
"Silentu, stulta, la pli forta estas mi,
kaj kia ajn kantist' belvorta estas vi,
vi venos, kien mi arbitre portos vin,
laŭplaĉe mi delasos aŭ dismordos vin!"
Kaj fierege, kun viktim' de sia rab',
li flugis alten plu kun lanta flugilfrap'.