76.
LA AGLO KAJ LA VULPO

La aglo foje kun la vulp' federis sin amike,
kaj por ke ĉi amika lig' firmiĝu pli fortike,
ili loĝiĝis en proksim': La aglo neston plektis
sur alta arbo, dum la vulp' arbuston por si elektis
sub tiu sama arbo kaj la idojn tie kaŝis.
Sed foje, kiam el la hejm' al kampo ĝi forpaŝis,
la aglo, manke de manĝaĵ', alflugis, rabe prenis
la vulpidetojn, kaj kun la aglidoj manĝfestenis.
La vulpo post la hejmenven' sciiĝis pri l'perfido,
la aglon malbenegis, sed ĉi tiu kun mokrido
respondis per orgojla kri': "Al mia alta nesto
neniam via kolereg' atingos, rampa besto!"
La vulp' lamentis: "Mankas,ve, flugpovo, kaj mi sen ĝi
ne estas ja kapabla la flugantan birdon venĝi.
Nenio por mi restas krom, en mia kolerbrulo,
malbeni, kiel faras al potenca perfortulo
senhelpaj kaj malfortaj, kaj toleri pacience."
La aglon tamen trafis pun' pro tio, ke atence
la ligon de la amikec' ekrompis ĝi, perfida.
Altaro staris kampe, kaj la oferaĵ' kaprida
jam brulis, kiam el la alt' la aglo sin alĵetis,
ĝin kaptis, portis al la nest'. Sed vento ekimpetis,
la nesto per ardaĵa karn' ekflamis, brulis, falis
kun la aglidoj. Kuris tuj la vulpo, sin regalis,
manĝante ilin antaŭ la okuloj de la aglo.
La justo tiel venkis per hazardo aŭ miraklo.