50.
LA AVARULO

Ĉiun havaĵon vendis avarulo,
la tutan por ĝi ricevitan monon
li ŝanĝis je grandega ora bulo,
kaj ĝin enfosis sub la bastionon.
Poste konstante tien li reiris,
la oron li rigardis kaj admiris.

Sed homoj faris en ĉi lok' laboron,
la pilgrimado sen rimark' ne restis,
unu konjektis ion, kaj la oron
forŝtelis, dum la avarul' forestis.
Revenis li, ne trovis sian karon,
lamentis, veis, ŝiris la hararon.

Demandis iu, kial la turmento,
kaj sciiĝinte diris ĉi admonon:
"Neniel tristu, ĉesu la lamento,
jen prenu kaj enfosu do ĉi ŝtonon,
rigardu kiel tiun oro-pecon.
Ĝi ne pli havis por vi utilecon.