45.
LA AVIDA HUNDO

La hund' kun granda pec' vianda
riveron estis tranaĝanta,
kaj en la akvo ĝi subite
ekvidis sin respegulite.
"Alia hund' kun viandpeco
pli granda!" tiel ĝi imagis,
kaj tuj kun ega avideco
la spegulbildon ĝi atakis.
El ĝia buŝ' senkapte kapta,
pum! falis la viando fakta,
kaj dronis al rivera fundo.
Malsati devis nia hundo.