15.
LA CERBO

La reĝo de la bestoj malsanegis,
langvore kuŝis. Lin la vulpo flegis,
la ruza vulpo, lia favorato.
La reĝo diris: "Murdas min malsato,
ĉar ĉasi, ve, nun mankas al mi forto.
Nur vi min povas savi el ĉi sorto.
En la arbaro vivas cervo bela;
via sagaco, via lang' miela,
mi estas certa, havos la rimedon
havigi al mi tiun bonan predon."
La vulpo, do, tre ruzan planon teksis.
La cervon li vizitis, genufleksis,
kaj diris: "Grandan novon mi alportas:
Malsanas la leono, preskaŭ mortas,
eĉ pri la posteulo jam disponis:
"Ne taŭgas la pantero li rezonis
"ĉar tro impeta, nek la stulta apro,
nek, kvankam barba, la ventkapa kapro,
nek la vantega, sangsoifa tigro,
la urson malindigas granda pigro,
la cervo jen! Li estos reĝo bona,
kun longa vivo, kun statur' impona,
kun kornoj branĉaj, kiuj la popolon
timigos." Mi ne tiru la parolon,
vi estas elektita! Reĝ' vi estos!
Ho, se en la arbaro vi regnestros,
ne lasu for la vulpon, la sindonan,
kiu alportis ĉi sciigon bonan.
Mi kuras nun. Adiaŭ, glora cervo!
La malsanul' atendas min por servo.
Mi estas lia konsilant' intima,
kia mi estos, jam de tag' proksima,
al vi, mi kredas, se vi uzi povas
ĉi kapon oldan. Ej! Ĉu vi ne trovas
do oportune fari al li viziton?
De l'lastaj vortoj havus vi profiton."
La cervon trompis la mensog' belsona,
kaj li ekiris al la grot' leona.
Lin la leon' atendis jam avide,
sed li atakis iom trorapide,
en granda hast' maltrafis sian celon,
kaj ungis al li sole la orelon.
La cervo, terurita, kun ĉi vundo
eskapis, kuris al arbara fundo.
"Ej, ej!" La vulpo malespere gestis.
La multaj penoj, jen do, vanaj estis.
Murmuris la leono pro ĉagreno,
lia stomak' murmuris pro malpleno.
Li fine petis la ruzulon vee,
ke ian finton li elpensu ree.
La vulpo streĉis al si la kranion:
"Nu, malfacile! sed mi provos ion."
Li iris do, la planon li plu kovis,
post longa voj' la cervon li retrovis.
Ĉi tiu kriis al li ĉe l'renkonto:
"Ĉu vi kuraĝas veni do sen honto,
farinte al mi la intrigan krimon?
Forportu de mi vian vulp-animon,
kaj faru reĝon el stultul' alia!"
La vulp' respondis kun mieno pia:
"Vi certe havas koron tre poltronan,
kaj kalumnias la amikon bonan!
Kiel mortanta patro bonan filon,
li volis vin altiri, kaj konsilon
bonvolan doni al vi orelflustre:
Kiel vi gardu vian regnon ĝuste.
Sed honte! vi brutale fortiriĝis,
ke eĉ orelo via ekŝiriĝis.
Li tre indignas, ke vi lin ne fidas,
kaj, kion fari, li jam eĉ decidas
la lupon fari reĝo, la friponon!
Ho ve, vi portis al ni ĉi malbonon!
Se vi almenaŭ venus, por riparo
de via granda peko kaj eraro!
Mi ĵuras je la arboj, fontoj, steloj,
kaj tiel donu al mi la ĉieloj,
ke mi vin servu, kiel estas vere,
ke li vin amas, amas plej sincere,
ke sen intenc' malbona en la koro
li estas al vi plena de favoro,
reĝigi volas vin, ĉar li vin ŝatas ..."
Kaj tiel plu. La vulpo, klaĉas, flatas,
la cervo, fine, de l'alloga trompo
moliĝas, kaj ekiras .. . al la tombo.
Ĉar en la faŭko de la grot', subite ...
Nu, tiutage tre bonapetite
la reĝo manĝis, karnopecojn glute,
la ostojn maĉe, manĝis preskaŭ tute
la internaĵojn, dum la vulpo staris,
rigardis kaj salivo-verŝe flaris.
Ho! Jen la cerb'! Li ŝtele ĝin konsumis,
kaj sin tiamaniere premiumis.
Sed la leono, kun ekscita nervo,
ekserĉas nun la cerbon de la cervo.
"Kie ĝi estas, kie?" Sen konfuzo
respondas lin la majstro de la ruzo,
ridante kun grimaco mokrikana:
"Ho reĝo, via serĉo estas vana:
"Ties kranio cerbon ne entenas,
kiu dufoje en ĉi groton venas."