22.
LA ĈEVALO KAJ LA AZENO

Sen ŝarĝo la ĉeval' promenis
fiere.
Post ĝi azeno ŝarĝon trenis
sufere,
kaj ĝeme petis: "Kamarado,
min helpu!
Ne lasu, ke min la penado
elĉerpu!
Vi la duonon portus lude,
transprenu,
ke mi, ŝarĝita tiel krude,
ne svenu!"
Sed ridis la ĉevalo, vanis
la voko,
orgojle dancis ĝi, rikanis
kun moko,
ĝis la azen' la penon jam ne
elportis,
ekstumblis, falis, blekis: "Damne!"
kaj mortis.
Nun devis porti tiu orgojla
la plenon
de la azena ŝarĝo kaj la
azenon.