17.
LA ENAMIĜINTA LEONO

Knabinon amis la leon' freneze,
sin svatis ĉe la patro. Lin kompleze
akceptis tiu, sen plej eta ŝajno
de rifuzem', kaj diris: "Granda gajno
estus por ĉiu havi vin parenco,
min plezurigas via nupt-intenco.
Mi donas ŝin al vi kun ĝoja preto,
sendube ... jes ... sed mia filineto
estas knabin' de delikataj sentoj ...
timema ... nu ... kaj viaj ungoj, dentoj!
Ne miru, ke ŝi tremas de vi. Sveno
ŝin kaptus ja ĉe via ĉirkaŭpreno.
Mi petas do, se vi ŝin amas vere,
svatiĝi venu pli mildmaniere."

Tuj la leon' amarda hejmeniris,
la ungojn tondis, dentojn li eltiris,
kaj rerapidis al la dom' bopatra.
Sed tie stango, pugno, ŝtono akra
atendis la senarman, kaj lin frapis,
ĝis, duonmorta, pene li eskapis.