64.
LA FLATEMA MARO

Sur monteto apud maro
la paŝtisto pri l'ondaro
klare-blua, milda, glata,
kaj apenaŭ eĉ lulata
per tuŝeto de zefiro,
sin delektis kun admiro
kaj ekkriis: "Ho, plezuro
devas esti marveturo!"

Nu, li siajn ŝafojn vendis,
por la mono ŝipon mendis,
ĝin per figoj ŝarĝis plena,
velis for kun kor' serena.

Li kun kor' serena velis,
sed subite, jen, ribelis
tiuj ondoj milde glataj:
Ili sturmis nun, pelataj
de sovaĝa ventovipo,
ĝis la flankon de la ŝipo
ili rompis per breĉigoj,
dronis ŝipo, dronis figoj.
Nudan vivon la povrulo
savis helpe de tabulo.

Iam poste li ekaŭdas,
ke la maron iu laŭdas:
"Kiel blua, milda, glata,
kaj apenaŭ eĉ lutata
de zefiro, kiel flata!"
De kolero li ekbolas:
"Jes, ĝi flatas, figojn volas!"