57.
LA HUNDO EN LA STALO

La hundo antaŭ kripo kuŝis
kaj grumblajn bojojn ĝi elpuŝis,
se manĝi el aven' deziris
ĉevaloj. Tiam unu diris:
"Aveno estas en abundo,
kaj al ĝi tute ne necesas,
jen, tamen al ni ne permesas
ĝin manĝi la envia hundo."