14.
LA JUĜO DE LA SIMIO

Pri ŝtel' akuzis lupo vulpon,
la vulpo negis tiun kulpon.
Do ili petis la simion
eldiri juĝan opinion.
Ĉi tiu diris juĝodone:
"Se mi vin ambaŭ konas bone,
vi, lup', verŝajne repostulas
ion senrajte, ĉar senperde;
vi, vulpo, negi ne skrupulas
ŝtelon faritan preskaŭ certe.