42.
LA LEPOROJ KAJ LA VULPOJ

Leporoj, kun la agloj batalonte,
la vulpojn vokis helpi. "Tre volonte
ni helpus diris tiuj se ne klarus,
kun kiuj kontraŭ kiuj ni batalus."