11.
LA LUPO KAJ LA ŜAFIDO

Riveron saman lupo kaj ŝafido sub
la pelo de soif' aliris, kaj la lup'
pli supre staris, pli malsupre la ŝafid'.
La lupo ataki kaŭzon serĉis kun avid':
"He, kial mian akvon miksas vi kun ŝlim'?"
"Kiel mi povus? diris tiu kun ega tim'
De vi ja venas al mi la rivera flu'."
Tro forta vero! Necesis kaŭzon serĉi plu.
"Vi antaŭ duonjaro ĉikanis akre min!"
"Ne naskis tiam min ankoraŭ la patrin'!"
"Diablon! Via patro ĉikanis do sen dub'!"
Kaj, senkulpulon, kaptis, manĝis ĝin la lup'.