72.
LA MALJUNULO KAJ LA MORTO

Homo aĝa, jam malforta,
lignon kolektadis foje,
poste hejmen, ŝarĝo-porta,
li sin trenis longa-voje.
Longe penis kun sufero,
fine li plu ne eltenis,
ŝarĝon metis al la tero,
vokis Morton. Morto venis.
"Kial do vi min deziris?"
li demandis, levis serpon.
Kaj la maljunulo diris:
"Ŝarĝon levi donu helpon."