53.
LA MENSOGEMA PAŜTISTO

Paŝtisto ŝafojn paŝtis sur herbejo,
foje ekkriis li kun granda veo:
"La lup', la lup'!" li kriis malespere.
nenion vidis li mensogis nure.
Plurfoje li danĝeron same signis,
la homoj kuris helpi, kaj indignis.
Sed foje, jen, la lupo venis vere.
"La lup', la lup'!" li kriis malespere.
Sed liaj vortoj jam ne trovis kredon.
La lupo tiam havis riĉan predon.