47.
LA OVOJ

Kokino ĉiutage ovis.
Mastrino, ne kontenta, provis
du ovojn havi tage riĉe
do ĝin nutradis. Trograsiĝe
plu ovi ĝi ne povis.

Jen similaĵ' al ĉi afero:
Vegetis homo en mizero,
al Hermes preĝis li fervore,
kaj longe, jam en malespero,
ĝis fine Hermes lin favore
aŭskultis: Dotis per ansero,
kiu miraklan havis povon:
Tagtage meti oran ovon.
La homo do pli kaj pli riĉis,
sed tamen li ne kontentiĝis:
L'ansero ovis ja konstante,
sed tiuj ovoj venis lante.
"Mi buĉos ĝin li pensis nun do,
l'interno devas esti oro,
ĉi granda birdo per trezoro
provizos min tuj en abundo."
Li buĉis ĝin, sed, je konsterno,
l'ansero havis en interno
sole viscerojn, karnon, merdon.
La hom' priploris sian perdon.