74.
LA PLEJ GRANDA KULPULO

Kiel sub Trojo la argivojn
Apollo kolerante pafis
per sagoj, estingante multajn vivojn,
tiel la bestojn foje trafis
amasa mort' per plago fata
pro la koler' de dio nekonata.

Kunvokis la leono la palavron
kaj diris: "Ho regatoj! Mia korto!
Rigardu, ĉie vidas vi kadavron,
rigardu, la popolon falĉas morto.
Nin certe dio punas per ĉi plago
pro ies krima ago.

Ni serĉu lin, kaj mortu tiu unu,
ke l'dio senkulpulojn plu ne punu!
Tial kunvokis mi la konferencon,
ke ĉiu sian konsciencon
esploru, kaj konfesu devkonscie,
se ion kulpis li malpie.
Kaj, ĉar falema estas ĉiu besto,
eĉ mi mem, malgraŭ mia reĝmajesto,
jen, mi komencas mian kulpo-liston:
Mi manĝis multajn ŝafojn, mi ne negas,
kelkfoje eĉ paŝtiston,
kaj poste: Mi kelkfoje koleregas;
eĉ tio povas esti, ke mi regas
iom rigore, eĉ se juste.
Nu, ĉion, kion havis mi surbruste,
mi diris rekte, diris sen ekskuzo,
kvankam okazis ja, ke muso
sub miajn ungojn foje venis,
kaj, ĉar stomako mia ĝuste plenis,
mi la besteton, petegantan time,
forkuri lasis grandanime.
Vi scias, poste tiu ĉi museto,
por liberigi min el reto,
la maŝojn el dankem' tramaĉis.
Al mia reĝa koro vere plaĉis,
ke tiel amas min la modestuloj...
Do, konfesinte laŭ la postuloj,
nun mi atendas, juĝu min severe!
Volonte mi dediĉos min ofere
por vi, popol' amata, do decidu!
Aŭ eble ni laŭvice vidu
ĉies kulpliston, ĉar prefere
mortu farinto de l'plej granda kulpo."

Paroli nun anoncis sin la vulpo:
"Ho, nia reĝa moŝto, ĉu vi degnas
tiel paroli? Vi plej juste regnas,
kaj estas de skrupuloj turmentata
nur tial, ĉar tro delikata
estas animo via. Ĉu vi pekas
manĝante tiujn ŝafojn, kiuj blekas
netolereble? De ilia flanko
koncernas vin eĉ danko,
ke ilin vi honoras per devoro!
Kaj la paŝtisto! Tiu estas
tiran' reganta bestojn per teroro,
pro ties manĝ' neniu ja protestas!
Sed tiu mus'! Bonfaro de l'bonfaroj!
Fablistoj tion gloros dum centjaroj!"

Tiel la vulpo. Tondre ekaplaŭdis
flatistoj. Oni laŭdis
la reĝon pro l'noblega sentimento,
kaj eĉ la vulpon pro la elokvento.
Nu, la ruzulo tion aŭdis
kun granda ĝojo kaj kontento:
Pretertiriĝis tiel la atento
pri lia propra kulpo kaj malico.
Li haste kaŝis sin en lasta vico.

La urso diris nun kun ĝema voĉo:
"Min mordas konsciencriproĉo.
Kun homo longe mi amikis,
la tagojn, noktojn kune ni pasigis,
komuna estis nia manĝo, loĝo.
Li dormis foje, sidis mi apude,
kaj vidis, ke altrude
sidiĝis al li sur la buŝo
impertinenta muŝo.
Por gardi lian dormon mi forpelis
tiun ĝenulon, sed l'estaĵ' aroga
reflugis ĉiam. Nun ekŝvelis
mia kolero, kaj per peco roka
mi murdis ĝin, sed ankaŭ kapo
amika frakasiĝis per la frapo.
Jen mia kulp' kaj mia malfeliĉo!
Ĉar ve, krom la doloro pro l'perdiĝo
de la amiko, ĉiuloke,
ĉiuepoke
oni diradas pri mi moke,
ke estas mi amiko stulta,
ol kiu estas de valor' pli multa
la saĝa malamik'. Mi homon
amatan perdis, kaj renomon!"
La povra urs' amare ploris, ploris,
ĉiuj rigardis lin kompate,
aliajn kulpojn ne esploris,
li do tranaĝis glate.

Sekvis la tigro. Li de l'lipoj lekis
la sangon (ĵus li manĝis) kaj ekblekis:
"Kiu akuzos?" Brilis dentoj blankaj,
' okuloj verde fosforeskis.
Kaj mutis ĉiuj, spiromankaj.
Lia demando sen respondo restis.

Pantero, linko, sovaĝbestoj pluraj
prezentis sin, sed koro kaj lieno
ĉe ili same senriproĉe puraj
pruviĝis. Kaj sin savis per mieno
humila ankaŭ la hieno.

La vico de l' azeno tiam venis,
kiu sin jene ekzamenis:
"Mi kulpis foje, mi bedaŭras pente,
ho ve, ke tio okazis.
Iam mi preter Delfoj pasis,
malsatis jam turmente,
la freŝa herbo logis tente,
kaj jen, mi min delogi lasis:
Herbkvastojn kelkajn manĝis, senatente,
ke rajton mi ne havis ja por tio."

La lup' leviĝis kun indigna krio:
"Ho, ĉu do iam kulpon pli punendan
vi aŭdis? Manĝi herbon fremdan!
Kaj eĉ, en Delfoj! Eble la herbkvastoj
estis plej propra hav' de l'sanktaj pastroj!
Jen do, pro kiu, en kolero bola,
la dio inter nin la plagon sendis!
Por tia krimo, fratoj, puno sola
ekzistas: mort'!" Kaj la azeno pendis.