9.
LA POTENCA NAJBARO

Argila poto kaj kaldron' el kupro
apude drivis sur rivera supro.
La pot' najbaron sian petis time:
"Pli fore naĝu, ne tiel proksime,
ĉar certe, se okazos,
eĉ malgraŭ mia volo,
inter ni karambolo,
ĝi ĉiel min frakasos!"