16.
LA PUTORO KAJ LA KOKINOJ

Putoro aŭdis, ke malsanas
kokinoj, kaj ĝi ion planas:
Kiel doktoro medicina
alprenas ĝi medikamentojn
kaj kuracistajn instrumentojn,
kaj iras al la stal' kokina.
Ĝi antaŭ ties pordo haltas,
demandas, kiel ili fartas.
Responde la kokinoj diras:
"Tre bone tuj, se vi foriras."