5.
LA RANOJ VOLAS REĜON...

La tutan marĉon havis por si la rana gent'.
Libere ili vivis, tamen sen kontent'.
Jupitron ili tedis per petega preĝ'
por la ricevo de moral-firmiga reĝ'.
Jupitro, ride, ŝtipon ĵetis el la alt'.
Kun ega plaŭdo ĝi falis. Hu! Per tima salt'
rifuĝis nun de sia reĝo la popol',
kaj longe kaŝis sin sub dika marĉtavol'.
Elŝovis fine la kapon tamen unu ran',
rigardis, vidis, poste al la kvaka klan'
rakontis, ke la reĝo terura estas ŝtip'.
Sen timo venis tuj vetnaĝe la tuta trib',
sursaltis ili la ŝtipon aŭ surrampis ĝin,
eĉ, malhonore per sia koto stampis ĝin.
Kaj ili Jupitron petis nun pri nova reĝ'
anstataŭ la sentaŭga, ĉar senpova reĝ'.
Nu, venis nova reĝo, sed estis, ve, serpent',
komencis ilin ekstermi per venena dent'.
Nenie savo! Morta silento kaj terur'!
Sekrete ili petis, pere de Merkur',
Jupitron, helpi. Sed li estis sen kompat':
"Ne plaĉis bona, plaĉu la malbona stat'!"