36.
LA SIMIO KAJ LA DELFENO

Simion havis homo foje,
tre ofte kun ĝi ludis ĝoje,
ĝin por amuzo kaj plezuro
kunportis eĉ dum marveturo.
Sed jen, tempesto eksovaĝis.
La ŝipo dronis. Homoj naĝis.
Dum la simio pene provis
elnaĝi, ĝin delfeno trovis,
kaj, ĉar ĝi homo ĝin rigardis,
bonvole ĝian vivon gardis,
surdorsen prenis ĝin por porto
al seka kaj sekura bordo.
Nu, kiam ili al haveno
Pireo (rodo de Atheno)
alvenis, la delfen' scivolis:
"Ĉu Athenano?" "Jes!" parolis
tre fanfarone la simio,
"eĉ el plej nobla familio!"
"Do, vi Pireon konas bone?"
"Pireon? Certe, kiel do ne?
Li estas ja al mi tre kara
amiko, plej familiara!"
Kolere pro l'mensogo, la delfeno
dronigis la amikon de haveno.