19.
LA SPUROJ

Maljuna estis la leon', mallerta jam por kuro,
la bestoj pli rapidaj lin eskapis per forkuro.
Li triste sidis en la grot', lin tordis la malsato,
elpensis fine ion, por sin savi el ĉi stato.
Malsana li ŝajnigis sin, komencis ĝemi, jelpi,
la bestoj lin kompatis kaj venadis por lin helpi,
kaj ili vere helpis lin per sia propra sango.
Do, la leon' festenis plu laŭ sia reĝa rango,
komforte tronis en la grot', sen klopodado ĉasa,
kaj eĉ dikiĝis pli kaj pli per la pensio grasa.
Nu, venis foje por vizit' la vulpo ruzosperta.
"Saluton, reĝo!" diris li el malproksimo certa
"Kiel vi fartas?" La leon' respondis: "Ho plej kara!
Bonvenon! Vi konsolos min en mia sort' amara.
Sed venu pli proksimen do! Pro kio tiel fore
vi staras? Venu, venu jam! Jen ĝemas mi dolore,
balzamon al agoniant' per belaj vortoj donu!"
La vulpo diris nun: "Ho reĝ'! Saniĝon! Kaj, pardonu,
foriri mi preferas, ĉar kondukas, plej mistere,
internen multaj spuroj, sed neniu alekstere."