12.
LA TORNISTRO

Survoje pasis migra metiisto
kaj gaje fajfis: Lia dorstornistro
de pano, lardo kaj viando plenis.
Sed, ho terur', subite lupo venis.
Li rampis, por sin savi de atako,
sur arbon, tere restis lia sako,
kaj li aŭskultis, kiel en la subo
festenas ŝmace el la sak' la lupo.
Foriris tiu fine, kaj li povis
subrampi do, sed, kion li retrovis,
pro tio la ĉielon ne tre dankis.
La tuta lardo kaj viando mankis.
Eh! Li pluiri volis kun la resto,
sed io bruis. Ĉu la rabobesto
revenis? Li rerampis en teruro,
kaj, ĉar dumtempe venis la obskuro,
ne riskis plu subrampi ĝismatene.
Tiam descendis, laca, kaj ĉagrene
li vidis, de malsato salivglute,
ke l'kampaj musoj manĝis ĉion tute.
Nur paneretoj restis el la pano,
kun tiuj kuris formik-karavano.
Nun li ekkriis: "Ho, la mondo belas!
Fortulo rabas, malfortulo ŝtelas!"