31.
LA URSFELO

Du kompanoj en drinkdomo
pri ĉasadoj fanfaronis,
ĉe l'apuda tablo homo
miris, miris, kaj proponis:

"Aŭdu, ho ĉasistoj gloraj,
urso tra l'arbaro vagas.
Dudek kvin monerojn orajn
mi por ties felo pagas."

Ĉar la monon tiuj sentis
jam tintadi en la poŝo,
ĉion bonan ili mendis,
drinkis ĝis la lasta groŝo.

Poste ili venko-certe
iris al la ĉasekskurso.
Ili iris, ĝis averte
unu kriis: "Jen la urso!"

Urso, jes, sed ve, giganta,
alta super arbotrunkoj,
sovaĝege atakanta
per la ulno-longaj ungoj.

Terurite, la kompanoj
ne kuraĝis lanci, pafi,
ĵetis ĉion el la manoj
kaj klopodis nur sin savi.

L'unu grimpe sin defendis,
rampis sur arbeg' ĝis pinto,
la alia sin etendis
sur la tero, kaj mortinto

sin ŝajnigis (ĉar laŭdire
urs' ne manĝas mortan homon).
Rigidiĝis li senspire,
ne montrante vivsimptomon.

L'urso venis kaj lin flaris
ĉe orelo, nazo, buŝo,
sed nenion al li faris:
Iris for sen ia tuŝo.

Kuŝis li kun turna kapo ...
Nun descendis la kolego,
ŝercis, ĝoje pri l'eskapo:
"Kion diris la ursego?"

"Ho, ĝi flustris ĉe orelo
ion, kion ni ne lernis:
Tiam trinku je ursfelo,
kiam vi la urson sternis."