60.
LA VULPO KAJ LA KAPRO

En puton falis, en ĝi sidis
la vulpo, laca jam plu salti,
subite ĝoje ĝi ekvidis
ĉe l' supra rando kapron halti.
Demandis tiu: "Kio okazis?
Kial vi sidas en obskuro?"
"Nenio okazis" ĝi emfazis
"jen, vere, loko de plezuro!
Ĉi ombra freŝo estas rara
ĝuego, kiel balzamŝmiro
la akvo estas freŝa, klara,
saniga kiel eliksiro.

Kaj dum vi en varmego tia
suferas de soif' kaj ŝvitas,
mi ... ej! mi estas senenvia.
Ensaltu, kore mi invitas."
La kapro saltis. Sen prokrasto
la ruza besto sin eksvingis
al ĝia dors', kaj per vostkvasto
velante, saltis plu, atingis
la supran randon de la puto,
elgrimpis kaj tre bone fartis.
Malsupre en konsterna muto
la povra kapro ĝin rigardis.
Kaj diris nun kun rid-rikano
de supre la ruzul' fripona:
"Nu, do adiaŭ! Sed baptano,
vi estas barbe pli impona
ol cerbe. Uzu jenan sperton:
Ĉe la enir' al iu loko
pri la eliro havu certon."
Kaj li foriris post ĉi moko.