37.
LA VULPO KAJ LA KORVO

Flatate, gardu vian saĝon.

La korvo ŝtelis for fromaĝon
de ie, kaj por ties manĝo
sidiĝis sur tre alta branĉo.
La vulpo, kiu tre malsatis,
rigardis ĝin kaj jene flatis:
"Ho korvo! Viaj plumoj brilaj!
Kie troviĝas do similaj?
Kaj la vizaĝo, la staturo!
Vin vidi estas ja plezuro!
Se via voĉo estas klara,
vi vere estas senkompara!"
La korvo, por akiri plaĉon
per sia voĉo, grakis vante,
de l'bek' faligis la fromaĝon,
la vulp' ĝin portis for kurante.