10.
LEONA DIVIDO

Foje la lupo kaj la vulpo kaj la kat'
kun la leono sin federis por ĉasad'.
Grandkorpan cervon predis la ĉasanta kvar',
kaj la leono ĝin dividis per deklar':
"Leono mi estas: Mia la unua part'.
Plej forta mi estas: Mia do la dua part'.
La trian rajtas mi: La plej kuraĝa best',
kaj ve al tiu, kiu tuŝos al la rest'!"