28.
LEONFELO

Leonon la urbloĝantar' de Kyme
neniam vidis, eĉ de malproksime.
Jen, ia besto kun leonharfasko
(ĉu estis ĝia propra aŭ nur masko?)
aperis sur la strato, hurle muĝis,
ke terurite ĉiu hom' rifuĝis:
"Leono!". Sed fremdul' el regiono,
kie konata estas la leono,
ĝin draŝis draste, kaj post la forpelo
klarigis: "Nur azen' en leonfelo."