41.
MALKURAĜO

Jam la leporojn tedis tro la vivoŝarĝ'.
"Ni iru droni kaj perei en la marĉ',
nenie estas ja pli malkuraĝa ras',
kun sorto de eterna kur' kaj embaras'!"
Do, ili iris. Sed ĉe l' marĉo kun timeg'
rifuĝe plonĝis antaŭ ili rana greg'.
"Nu, ni reiru — diris unu kun prudent' —
ekzistas ja ol ni eĉ pli poltrona gent'."